Lyrics

Rigardu, kara Al nia mondo Al vivo via Ĉio aliiĝis post kelkaj ondoj De l' pandemio Ĉie aperis pro l' kronviruso La ŝanĝoj grandaj Ĉiun personon la ŝanĝoj tuŝis En ĉiu lando Jes, certe bonaj estis apenaŭ La lastaj jaroj Normala vivo iam revenos Post la koŝmaro Kaj eble baldaŭ, ni renkontiĝos Ne nur Fejsbuke Ni kune kantos kaj estos feliĉaj Dum niaj UKoj Amikoj karaj Jam malaperas la baroj Kaj limoj, kaj barieroj Kaj ni renkontiĝos somere Ni sidis hejme pro la kontaĝo Pro grava kaŭzo Nek renkontiĝoj, nek vojaĝoj Vivo en paŭzo Ni nun vekiĝas el la dormado El malsereno Ni lacas pro la atendado Pro l' kvaranteno Zorgu pri vi kaj havu respekton Al homo alia, al vivo alia Kaj gardu ĉiam, kaj ĉiam protektu Vian familion, vian familion Amikoj karaj Jam malaperas la baroj Kaj limoj, kaj barieroj Kaj ni renkontiĝos somere Mi ege ŝatus ĉion forgesi Kiel inkubon Homa stulteco neniam ĉesos Kaŭzi perturbojn En nunaj tagoj, tagoj intensaj Tempoj cinikaj Pri vi sopiras, pri vi mi pensas Pri vi sopiras, pri vi mi pensas Pri vi sopiras, pri vi mi pensas Karaj amikoj Amikoj karaj Jam malaperas la baroj Kaj limoj, kaj barieroj Kaj ni renkontiĝos somere Amikoj karaj Jam malaperas la baroj Kaj limoj, kaj barieroj Kaj ni renkontiĝos somere
Lyrics powered by www.musixmatch.com
Get up to 2 months free of Apple Music
instagramSharePathic_arrow_out