Lyrics

Mia vivo kvazaŭ trajn' rapidas Ĉiu jaro kvazaŭ la vagon' En vagonoj multaj homoj sidas Sed pli multe restis sur l' peron' En vagon' unua mi naskiĝis Mi memoras varmon de patrin' Jam neniam povos mi estiĝi Ree en komenco de l' destin' Je je Na la la la la la Je je (je je) Mi ne scias ĝuste vojdirekton Ne konjektas pri sekvantstaci' Sed se eblecon havus mi elekti Nepre mi elektus trajnon ĉi Mia trajno havas la vagonojn Jam tridek, en ĉiu loĝas mi Vojo estis bona kaj malbona Sed neniam estis sen amik' Je je Na la la la la la Je je (je je) Multe da stacioj Multe da stacioj preterpasis Multajn homojn Multajn homojn mi renkontis jam Sed ne perdas mi esperon trafi La stacion de l' feliĉo kaj la am' Mia vivo Mia vivo Mia vivo kvazaŭ trajn' rapidas Ĉiu jaro kvazaŭ la vagon' Mia vivo kvazaŭ trajn' rapidas Ĉiu jaro kvazaŭ la vagon' Mia vivo Mia vivo Mia vivo Mia vivo Mia vivo
Writer(s): Jomart Amzeyev Lyrics powered by www.musixmatch.com
Get up to 2 months free of Apple Music
instagramSharePathic_arrow_out